11/17/2008

La bruo de la bomboj

Hieraŭ nia timo realiĝis, ni aŭskultis la bruon de la bomboj dum la tuta nokto, la milito komenciĝis. La bruo alvenis el proksima urbo, ĉi tie ni vidis neniun bombon, sed ni sentis ilin tre forte en niaj mensoj. Ni tuj ektimis pri niajn kamaradojn de la alia urbo, ĉar ŝajnas ke la nombro de faŝistoj estas multe pli granda ol nia nombro, kaj ankaŭ ŝajnas ke ili havas armilojn multe pli potencaj ol niaj armiloj. Kelkfoje ŝajnas ke nia revolucio tute ne havas estontecon, kelkfoje ŝajnas ke nia klopodo tute ne indas, ĉar eble ni ne povas venki la faŝistojn, kaj mi suferas pro tio. Mi konfesas ke poste kiam mi ekaŭdis la bruon de la bomboj mia menso pleniĝis je duboj kaj timoj, tamen hodiaŭ matene io eksterordinara okazis al mi. Kamaradino el la trafita urbo venis ĉi tien por rakonti al ni kion okazis kaj ŝi diris ke niaj kamaradoj tie ankoraŭ forte staras, ĝis nun la faŝistoj ne sukcesis tie, feliĉe, sed la eksterordinara afero ne estas tio, la kamaradino kiu venis ĉi tien estas karega amikino kiun mi ne vidis de antaŭ longe, tio estis nekredebla ĉar mi pensis ke mi neniam plu vidus ŝin. Kiam ni renkontiĝis miaj timoj kaj suferoj subite malaperis, kvankam ni estis dum tre malbona epoko ni havis tre agrablan tempon hodiaŭ, nia amo al la libereco estas fortega sento kio mirinde kunigas nin, ne kiel amantoj sed kunigas nin kiel homoj. Nun ŝi jam revenis al sia urbo, sed esti kun ŝi hodiaŭ estis la plej bona afero kio okazis al ni dum la lastaj semajnoj, kaj tio igis min rimarki ke ankoraŭ ekzistas espero, nun mi ne plu dubas pri nia revolucio, pro homoj kiel ŝi mi certigas ke nia klopodo tute indas, pro homoj kiel ŝi mi ankoraŭ kredas en pli bona socio, pro homoj kiel ŝi mi senĉese batalos, kaj pro ŝi hodiaŭ mia koro finfine dormos trankvile.

11/13/2008

La komunuma vivo


Hodiaŭ oni jam povas vidi sur la vizaĵoj de miaj kamaradoj la timon pri la verŝajna baldaŭa alveno de la faŝistoj. Mi konfesas ke mi mem ne dormas de antaŭ tri tagoj, ĉar mia ĝenita menso tiel ne permesas. Mia korpo tro doloras, mia animo jam estas tro laca, sed ne gravas, mi daŭre klopodos por la estonteco de nia karega revolucio. Hodiaŭ mi laboris dum kvar horoj en la kafoplantejo, mi kaj miaj kamaradoj bezonas kafon por akiri energion, fakte eble ni ne bezonas, eble ni simple ŝatas kafon, tamen tio ne vere gravas. Ĉi tie ni kundecidis ke kelkaj homoj devas labori almenaŭ dum tri horoj ĉiutage en la plantejoj por ke ni havu manĝaĵojn por ĉiuj, sed fakte preskaŭ ĉiuj volonte laboras pli ol tiom, ĉar ili komprenas ke la produktaĵo de ilia laboro estas de la komunumo, do ĝi estas de ili mem, ĉar ĉi tie ni ne havas estrojn, ni simple rimarkis ke ni ilin ne bezonas. Ĉi tie ni ne havas riĉecon sed ni havas ĉion kion ni bezonas por vivi, kaj ni faras tion tute pace kaj en bonordo, la vivo estas tre simpla kaj tial ĝi estas feliĉa, bedaŭrinde la faŝistoj tute ne povas tion kompreni, tial ili ne ŝatas nin. Ĉi tie la vivo tute ne estas perfekta, ni ofte havas kelkajn problemojn, sed ni ĉiam kune klopodas por solvi ilin, kaj multfoje ni sukcesas, fakte nia sola grava problemo ne estas ĉi tie, ĝi estas en la alia flanko de la rivero, ĝi estas la faŝistoj.

11/11/2008

Ordinara tago antaŭ la milito

Hodiaŭ ŝajnas ke malbona sento rapide alproksimiĝas. Iu kamarado diris al mi ke la faŝistoj jam estas pretaj por militi. Mi ne volis kredi je li, sed bedaŭrinde ŝajnas ke li pravas. Mi ne komprenas kiel tio amaso da homoj povas aliĝi al la faŝisma doktrino, mi ne komprenas kiel ili ne rimarkas ke libereco estas la plej bona afero el la mondo. Fakte nuntempe eĉ kelkaj personoj kiuj amis nin antaŭe ne plu estas ĉi tie, ili iris al la alia flanko kaj tio dolorigas nian koron. Eble tio ne estas ilia kulpo, eble ili simple naskiĝis en malsana societo kaj tial ili malsaniĝis. Hodiaŭ espero kaj optimismo ne havas ŝancon, hodiaŭ ni devas pretiĝi por la milito.