5/31/2010

La longdaŭra batalo


La batalo nuntempe estas eĉ pli danĝera. La faŝistoj estas multe pli multnombraj kaj ankaŭ ili havas multe pli da armiloj. Ni, la anarkiistoj havas multe da pasio, multe da emo venki tiun batalon, tamen ŝajne nur tio ne sufiĉas por ebligi nian estontecon. Havi esperon nuntempe estas eĉ naiva afero. Kial do ni daŭras ĉi tie? Ni riskas nian vivon por io kio certe ne okazos. Almenaŭ ne nun. Aŭ ĉu estas mi kiu iĝis pesimisto? La homaro fajfas pri kio okazas ĉi tie, ili estas tro okupataj zorgante pri siaj propraj enaj mizeroj. Tial preskaŭ neniu subtenas nian flankon, krom nur kelkaj strangaj homoj kiuj rimarkis ke la ordinara ĉiutaga socia vivo ne estas sufiĉa. Male, multaj subtenas la faŝistojn. Kial? Ĉu pro tio ke ili defendas la stultan senkialan vivon de la homoj kiel la ĝusta vojo? Ĉu tiu vivo en kiu la homoj devas agi tute senkonscie kaj nur obei kion la pli gravaj donas al ili? Ne, simple tio ne plu eblas al kelkaj homoj. Ne plu eblas al ni. Fakte, verŝajne pro tio ni daŭre estas ĉi tie. Ĉi tie dum la milito ni senesperiĝas, ni suferas, mankas ĝojo kaj amo, tamen kiam ni estas ĉi tie almenaŭ ni sentas nin vivajn. Jes, en la socia vivo en kiu la faŝistoj regas ni eĉ povus havi bonan laboron, bonan familion, bonan reputacion kaj tiel plu. Tamen tio ne gravas, ni neniam sentus nin vere vivajn tie. Tie ni estus nur kion la socio volas ke ni estu, kaj neniam kion ni mem volus esti. Tie ni povus ekzisti, tamen neniam vivi. Ĉi tie, kvankam la ebleco morti estas tuj apud ni, kvankam ni estas plenplena da doloro kaj sufero, almenaŭ ni estas vivaj. Ĉi tie ni iom povas esta ni mem, kaj tio, almenaŭ nun, jam sufiĉas.

5/16/2009

La reveno


Hodiaŭ mi havas bonan novaĵon por rakonti. Nun, post loga pripensado pri ĉio mi finfine klarigis kelkajn pensojn, kelkajn ideojn. Nun la duboj kiuj turmentis min antaŭe ne plu ekzistas, mi scias ekzakte kion mi devas fari. Mi jam restis tro longe for de miaj kamaradoj, de mia kara revolucio, kaj nun estas la horo reveni, ĉar tie estas mia hejmo kaj al ĝi mi apartenas. Kontraŭ la faŝismo mi denove batalos, la homaro necesas venki tian stultaĵon, kaj mi ne plu povas elteni tiajn doktrinojn. En mia koro feliĉe denove la amo anstataŭigis la dubojn, la idealo pri pli bona mondo revenis al mi tre forte, ĉi foje ne kiel utopio, sed kiel urĝa bezono. Mi denove vidas belecon je la vivo, mi denove sentas pasion je ekzisti. La revolucio ne estas stulta frenezaĵo el nur dekoj da homoj, ĝi estas realaĵo jam kreita de multaj homoj. La faŝistoj ne volas ke ni kredu je tiu videbla vero, tial ili mensogas ĉien kaj al ĉiuj, kaj kontraŭ tio ni agados kaj rezistos. Ŝanĝa vento preterblovas mian vizaĝon, kaj ĝin mi akompanos ĝis kiam mi povos. Karaj kamaradoj pardonu min pro la longa forestado, sed ne maltrankviliĝu, nun mi revenas al vi. Ne plu da faŝistoj, nun estas nia horo, nun ni vivu anarkie!

4/07/2009

La farindaĵo


Mi promenas kaj promenas kaj ŝajnas ke mia menso neniam solvos siajn dubojn. Ĉio en la mondo estas tre freneza kaj en malordo, eĉ mi mem ne plu scias kion mi devas fari, kiel vivi kaj kial batali. Ni vivas en revolucia epoko, tio estas samtempe beno kaj malbeno, ĉar batalante por ĝi oni povas senti sin kiel heroo kiu ŝanĝas la mondon, tamen ni devas tute lasi la ideon pri havi trankvilan vivon, tiu batalo konsumas kaj konsumos nian animon, verŝajne ĝis tiam kiam ni estos mortaj, kaj nuntempe mi ne eltenas tian doloron. Mi devas konfesi al vi ke hodiaŭ mi tute ne povas helpi la revolucion, mi devas unue helpi mi mem. Mi ne povas plibonigi la mondon se unue mi ne komprenos min mem. Mi malamas la faŝismon sed la faŝistoj ankaŭ estas homoj kaj mi volas ami la homaron, kiel do batali kontraŭ ili? Ĉu mia anarkio vere taŭgas? Ĉu mi kaj miaj kamaradoj povas vere krei novan kaj pli bonan socion? Poste la revolucio kio okazos kun la faŝistoj? Ĉu mi havas sufiĉe da energio por daŭriĝi batalante? Mi estas tre konfuzita nun, mia nura certeco estas ke unue mi devas venki mian personan batalon, kaj nur poste reveni al mia kara revolucio.

2/24/2009

Ordinara tago dum la promenado


Nuntempe kvankam mia menso ankoraŭ estas ĝenita pro la milito, mi povas pli bone kaj pli libere pensi pri la revolucio, pri la homoj, kaj pri mi mem. Mi ankoraŭ volonte donus mian vivon al la revolucio se tiel mi bezonus, mi amas liberecon pli ol ĉion el la mondo kaj mi pretas morti por ĝi. Mi scias ke amaso da homoj meritas nenion krom mia maladmiro, ĝuste tiel kiel la faŝistoj, sed ŝajnas ke ili ne estas tia ĉiam pro malboneco, fakte kelkfoje ili estas tia eĉ pro amo. Jes, bedaŭrinde kelkaj kompatindaj personoj ame klopodas por la faŝismo. La problemo estas ilia stulteco, kiu tre ofte estas kaŭzita de la societo mem, do ŝajnas ke oni ne povas kulpi ilin pro ĉio. Kion fari do? Mi volas batali por la libereco kaj ankaŭ por la homaro, sed tre ofte la homaro ne volas sian propran liberecon, do kiel mi batalos? Kial mi batalos? Dum mi ne trovas la respondon, mi batalos kontraŭ la faŝismo, ĉar tiu doktrino estas tute kontraŭa al la amo, al la libereco kaj al la homaro. Do eĉ se amaso da stultaj homoj ŝatas ĝin, mi batalos kontraŭ la faŝismo, kontraŭ la stulteco, ĉar ili ne povas gajni tiun militon, por la homaro ili ne povas gajni, eĉ se la homaro mem tion ankoraŭ ne komprenas. Homoj mi pardonpetas al vi, sed la faŝismo mi neniam kaj neniel povos toleri, mi amas tre multe la homaron, kaj pro tio hodiaŭ mi ploras por ĝi.

2/22/2009

La promenado



Mi ne plu tenis tiun ĉi militon, tiun ĉi etoson, miajn kamaradojn, kaj eĉ min mem, tial mi foriris dum kelka tempo. Mi petis permeson al neniu, mi parolis pri tio al neniu, mi simple foriris por promeni hazarde. Mi ne scias kion mi serĉas, kion mi celas je tiu promenado, mi nur scias ke nun mia ĉeesto en la milito estus malbona al miaj kamaradoj kaj ankaŭ al nia tre amata revolucio. Nun mi spertas la solecon, nun mi suferas, sed almenaŭ miaj pensoj pli kaj pli iĝas pli klaraj kaj pli kompreneblaj. Baldaŭ mi pretiĝos por reveni al la milito, baldaŭ mi povos pli bone helpi la revolucion.

2/11/2009

Soleca tago dum la milito

Lastatempe la sufero en nia koro pligrandiĝas tre rapide. Mi ne plu vidas estoton por nia revolucio, por miaj kamaradoj kaj eĉ por mi mem. Kvankam la kunesto de miaj kamaradoj mi sentas min tute sole, kaj nun krom la batalo kontraŭ la faŝistoj mi pli forte batalas kontraŭ mi mem. Pri tio mi devas konfesi ke batali kontraŭ la stultaj faŝistoj estas pli facile ĉar la malamiko ne estas ĉiam ĉe mi. Oni diras ke dum tiaj horoj oni devas daŭrigi la esperon, sed kiel fari tiel? Mi ne trovas la vojon.

La malbona tago

Hodiaŭ nia laceco estas tre evidenta, ne nur en nia korpo, sed precipe en nia animo kaj koro. Hieraŭ ni travivis nian plej malbonan batalon dum tiu ĉi stulta milito. Kelkaj kamaradoj mortis kaj preskaŭ ĉiuj vundiĝis. Ŝajnas ke doloro kaj sufero estos kun ni ĝis kiam la milito finiĝos. Ĉu ĝi iam finiĝos? Mi ofte dubas pri tio. Kelkfoje eĉ nia mirinda celo ne sufiĉas por daŭrigi nian volon kaj energion, fakte dum la milito ni ofte eĉ ne memoras kial ni batalas.

12/17/2008

La beno


Hodiaŭ mi legis skribon de la diktatoro en iu faŝisma ĵurnalo kaj mi vere ne povis kredi pri la kvanto de stultaĵoj skribitaj tie. Laŭ li, ni estas teroristoj, ni batalas por la kaoso kaj nia celo estas la finiĝo de la homaro. Li diris ke la faŝistoj defendas ordon, liberecon kaj la bonecon mem, li diris ankaŭ ke eĉ dio volas ke ni malvenku, ke eĉ dio revas pri la faŝista venko. Bedaŭrinde ŝajnas ke la religianoj konsentas pri tio, ĉar la plej granda parto de la faŝistaj soldatoj estas kredantoj, fakte ĉe ilia flanko oni ofte aŭskultas pastrojn predikante pri la faŝisma venko kiel dia volo.
Feliĉe ĉi tie ni ne havas estrojn, nek sur la tero, nek sur la ĉielo, ĉi tie ni ne volas diecon, ni nur volas homecon, kaj por la homoj ni ĉiam daŭrigos nian batalon kontraŭ la faŝismo, eĉ se dio pri tio ne konsentu.



12/11/2008

La mortuloj



Hodiaŭ, post lacigantaj bataloj kontraŭ la faŝistoj, finfine la tago estas trankvila, bedaŭrinde kelkaj kamaradoj mortis dum dum la lastaj semajnoj kaj ŝajnas ke nia venko en ĉi tiu milito estas preskaŭ ne atingebla afero. Ni ĉiuj sentas doloron de la piedoj ĝis la animo, ofte mankas energio, sano kaj eĉ espero, sed la milito ĵus komencis kaj verŝajne eĉ dio ne scias kiam ĝi finiĝos, do ni tute ne povas laciĝi ĉar la faŝismo tute ne povas venki. Feliĉe, tiu certeco kunigas nin kaj ĝi donas al ni volon kaj kapablon por daŭrigi nian belan revolucion.

11/17/2008

La bruo de la bomboj

Hieraŭ nia timo realiĝis, ni aŭskultis la bruon de la bomboj dum la tuta nokto, la milito komenciĝis. La bruo alvenis el proksima urbo, ĉi tie ni vidis neniun bombon, sed ni sentis ilin tre forte en niaj mensoj. Ni tuj ektimis pri niajn kamaradojn de la alia urbo, ĉar ŝajnas ke la nombro de faŝistoj estas multe pli granda ol nia nombro, kaj ankaŭ ŝajnas ke ili havas armilojn multe pli potencaj ol niaj armiloj. Kelkfoje ŝajnas ke nia revolucio tute ne havas estontecon, kelkfoje ŝajnas ke nia klopodo tute ne indas, ĉar eble ni ne povas venki la faŝistojn, kaj mi suferas pro tio. Mi konfesas ke poste kiam mi ekaŭdis la bruon de la bomboj mia menso pleniĝis je duboj kaj timoj, tamen hodiaŭ matene io eksterordinara okazis al mi. Kamaradino el la trafita urbo venis ĉi tien por rakonti al ni kion okazis kaj ŝi diris ke niaj kamaradoj tie ankoraŭ forte staras, ĝis nun la faŝistoj ne sukcesis tie, feliĉe, sed la eksterordinara afero ne estas tio, la kamaradino kiu venis ĉi tien estas karega amikino kiun mi ne vidis de antaŭ longe, tio estis nekredebla ĉar mi pensis ke mi neniam plu vidus ŝin. Kiam ni renkontiĝis miaj timoj kaj suferoj subite malaperis, kvankam ni estis dum tre malbona epoko ni havis tre agrablan tempon hodiaŭ, nia amo al la libereco estas fortega sento kio mirinde kunigas nin, ne kiel amantoj sed kunigas nin kiel homoj. Nun ŝi jam revenis al sia urbo, sed esti kun ŝi hodiaŭ estis la plej bona afero kio okazis al ni dum la lastaj semajnoj, kaj tio igis min rimarki ke ankoraŭ ekzistas espero, nun mi ne plu dubas pri nia revolucio, pro homoj kiel ŝi mi certigas ke nia klopodo tute indas, pro homoj kiel ŝi mi ankoraŭ kredas en pli bona socio, pro homoj kiel ŝi mi senĉese batalos, kaj pro ŝi hodiaŭ mia koro finfine dormos trankvile.

11/13/2008

La komunuma vivo


Hodiaŭ oni jam povas vidi sur la vizaĵoj de miaj kamaradoj la timon pri la verŝajna baldaŭa alveno de la faŝistoj. Mi konfesas ke mi mem ne dormas de antaŭ tri tagoj, ĉar mia ĝenita menso tiel ne permesas. Mia korpo tro doloras, mia animo jam estas tro laca, sed ne gravas, mi daŭre klopodos por la estonteco de nia karega revolucio. Hodiaŭ mi laboris dum kvar horoj en la kafoplantejo, mi kaj miaj kamaradoj bezonas kafon por akiri energion, fakte eble ni ne bezonas, eble ni simple ŝatas kafon, tamen tio ne vere gravas. Ĉi tie ni kundecidis ke kelkaj homoj devas labori almenaŭ dum tri horoj ĉiutage en la plantejoj por ke ni havu manĝaĵojn por ĉiuj, sed fakte preskaŭ ĉiuj volonte laboras pli ol tiom, ĉar ili komprenas ke la produktaĵo de ilia laboro estas de la komunumo, do ĝi estas de ili mem, ĉar ĉi tie ni ne havas estrojn, ni simple rimarkis ke ni ilin ne bezonas. Ĉi tie ni ne havas riĉecon sed ni havas ĉion kion ni bezonas por vivi, kaj ni faras tion tute pace kaj en bonordo, la vivo estas tre simpla kaj tial ĝi estas feliĉa, bedaŭrinde la faŝistoj tute ne povas tion kompreni, tial ili ne ŝatas nin. Ĉi tie la vivo tute ne estas perfekta, ni ofte havas kelkajn problemojn, sed ni ĉiam kune klopodas por solvi ilin, kaj multfoje ni sukcesas, fakte nia sola grava problemo ne estas ĉi tie, ĝi estas en la alia flanko de la rivero, ĝi estas la faŝistoj.

11/11/2008

Ordinara tago antaŭ la milito

Hodiaŭ ŝajnas ke malbona sento rapide alproksimiĝas. Iu kamarado diris al mi ke la faŝistoj jam estas pretaj por militi. Mi ne volis kredi je li, sed bedaŭrinde ŝajnas ke li pravas. Mi ne komprenas kiel tio amaso da homoj povas aliĝi al la faŝisma doktrino, mi ne komprenas kiel ili ne rimarkas ke libereco estas la plej bona afero el la mondo. Fakte nuntempe eĉ kelkaj personoj kiuj amis nin antaŭe ne plu estas ĉi tie, ili iris al la alia flanko kaj tio dolorigas nian koron. Eble tio ne estas ilia kulpo, eble ili simple naskiĝis en malsana societo kaj tial ili malsaniĝis. Hodiaŭ espero kaj optimismo ne havas ŝancon, hodiaŭ ni devas pretiĝi por la milito.