11/13/2008

La komunuma vivo


Hodiaŭ oni jam povas vidi sur la vizaĵoj de miaj kamaradoj la timon pri la verŝajna baldaŭa alveno de la faŝistoj. Mi konfesas ke mi mem ne dormas de antaŭ tri tagoj, ĉar mia ĝenita menso tiel ne permesas. Mia korpo tro doloras, mia animo jam estas tro laca, sed ne gravas, mi daŭre klopodos por la estonteco de nia karega revolucio. Hodiaŭ mi laboris dum kvar horoj en la kafoplantejo, mi kaj miaj kamaradoj bezonas kafon por akiri energion, fakte eble ni ne bezonas, eble ni simple ŝatas kafon, tamen tio ne vere gravas. Ĉi tie ni kundecidis ke kelkaj homoj devas labori almenaŭ dum tri horoj ĉiutage en la plantejoj por ke ni havu manĝaĵojn por ĉiuj, sed fakte preskaŭ ĉiuj volonte laboras pli ol tiom, ĉar ili komprenas ke la produktaĵo de ilia laboro estas de la komunumo, do ĝi estas de ili mem, ĉar ĉi tie ni ne havas estrojn, ni simple rimarkis ke ni ilin ne bezonas. Ĉi tie ni ne havas riĉecon sed ni havas ĉion kion ni bezonas por vivi, kaj ni faras tion tute pace kaj en bonordo, la vivo estas tre simpla kaj tial ĝi estas feliĉa, bedaŭrinde la faŝistoj tute ne povas tion kompreni, tial ili ne ŝatas nin. Ĉi tie la vivo tute ne estas perfekta, ni ofte havas kelkajn problemojn, sed ni ĉiam kune klopodas por solvi ilin, kaj multfoje ni sukcesas, fakte nia sola grava problemo ne estas ĉi tie, ĝi estas en la alia flanko de la rivero, ĝi estas la faŝistoj.

Nenhum comentário: