5/31/2010

La longdaŭra batalo


La batalo nuntempe estas eĉ pli danĝera. La faŝistoj estas multe pli multnombraj kaj ankaŭ ili havas multe pli da armiloj. Ni, la anarkiistoj havas multe da pasio, multe da emo venki tiun batalon, tamen ŝajne nur tio ne sufiĉas por ebligi nian estontecon. Havi esperon nuntempe estas eĉ naiva afero. Kial do ni daŭras ĉi tie? Ni riskas nian vivon por io kio certe ne okazos. Almenaŭ ne nun. Aŭ ĉu estas mi kiu iĝis pesimisto? La homaro fajfas pri kio okazas ĉi tie, ili estas tro okupataj zorgante pri siaj propraj enaj mizeroj. Tial preskaŭ neniu subtenas nian flankon, krom nur kelkaj strangaj homoj kiuj rimarkis ke la ordinara ĉiutaga socia vivo ne estas sufiĉa. Male, multaj subtenas la faŝistojn. Kial? Ĉu pro tio ke ili defendas la stultan senkialan vivon de la homoj kiel la ĝusta vojo? Ĉu tiu vivo en kiu la homoj devas agi tute senkonscie kaj nur obei kion la pli gravaj donas al ili? Ne, simple tio ne plu eblas al kelkaj homoj. Ne plu eblas al ni. Fakte, verŝajne pro tio ni daŭre estas ĉi tie. Ĉi tie dum la milito ni senesperiĝas, ni suferas, mankas ĝojo kaj amo, tamen kiam ni estas ĉi tie almenaŭ ni sentas nin vivajn. Jes, en la socia vivo en kiu la faŝistoj regas ni eĉ povus havi bonan laboron, bonan familion, bonan reputacion kaj tiel plu. Tamen tio ne gravas, ni neniam sentus nin vere vivajn tie. Tie ni estus nur kion la socio volas ke ni estu, kaj neniam kion ni mem volus esti. Tie ni povus ekzisti, tamen neniam vivi. Ĉi tie, kvankam la ebleco morti estas tuj apud ni, kvankam ni estas plenplena da doloro kaj sufero, almenaŭ ni estas vivaj. Ĉi tie ni iom povas esta ni mem, kaj tio, almenaŭ nun, jam sufiĉas.

Nenhum comentário: